Esperanto. en Danio. 21-a jarkolekto n-ro 2 majo 2014
|
|
|
- Johanne Knudsen
- 9 år siden
- Visninger:
Transkript
1 Esperanto en Danio 21-a jarkolekto n-ro 2 majo 2014
2 Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto-Asocio ISSN Adreso de la asocio/prezidanto: Ileana Schrøder Vestavej 4, 2770 Kastrup Ĝirokonto: UEA-kodo: deaa-t Kromaj estraranoj: Arne Casper Mortensen (kasisto) Finn Østerbæk (vicprezidanto) Jens S. Larsen (sekretario) Bent Jensenius Peter Wraae Redakcia adreso: Jens S. Larsen c/o Trillingsgård, Munkebjergvej Kastrup Presado: DDFO Adresŝanĝoj al: La prezidantino (adreso supre) Represo de artikoloj el EeD estas permesata kun indiko de la fonto. Limdato por la venonta numero: Enhavo Enkonduke...3 La jarkunveno Jarraporto de DEA por Gazeteltondaĵoj...13 Kopenhagaj okazontaĵoj...14 En dana Esperantujo troviĝas trezoro...15 Nova Esperanto dana vortaro...17 Honorigo al Mogens Rude Andersen...18 Atentu kolektantoj...19 Jubilea kongreso de EEU...20 Turista vojaĝo al Bona Espero...21 Mallongaj notoj...24 Konferenco de ILEI...25 Esperanto por abiturienta diplomo...26
3 Enkonduke Antaŭ semajno finiĝis nia 106a jarkunveno kun la partopreno de elstaraj eksterlandaj gastoj kiuj prelegis pri interesaj temoj (vidu la artikolon). La estraranoj pri kiuj oni ĉi-jare balotis, estis reelektitaj, kaj la estraro daŭrigas sian laboron. Tamen ni konstatis ke, konsiderinte la nombro de partoprenatoj, ni eble devos repripensi la organizadon kaj disvolviĝon de la venontaj jarkunvenoj. Pri tio ni diskutis en la ĝenerala kunveno, kaj la estraro daŭre konsideros tiun aspekton kaj decidos. Alia grava temo estas varbado de novaj membroj, kio ankaŭ grave rilatas al partopreno en la jarkunvenoj, kaj al la evoluo de nia dana movado. Pri la proksimaj taskoj de nia strategia plano ni povas informi, ke en ĉi tiuj tagoj DEA preparas mesaĝon sendotan al la kandidatoj kiuj kandidatiĝas en la elektoj al la Europa Parlamento kun pluraj demandoj pri ilia sinteno al lingva politiko en Eŭropo. Estos interese vidi ĉu kaj kiu el ili respondos pri demandoj por efektivigi la principojn pri egaleco, ne-diskriminacio kaj justeco kadre de la lingvo. La estraro de Eŭropa Esperanto-Unio rekomendis al landaj asocioj sendi mallongan tekston, por certigi sin ke ili legos la mesaĝon. Dum la somero DEA partoprenos en la grava popola manifestacio Popola renkontiĝo en Bornholm kaj la 28-an de aŭgusto en la evento Smag verden kiun organizas la Kopenhaga Komunumo. La 1-an de majo Esperanto ankaŭ estis videbla ĉe Fælledparken, kiel ni povas konstati rigardante la bildon en la revuo. Estas ĉiam grave partopreni en tiuj manifestacioj, por esti videblaj al la ekstera mondo, ĉar dum tiuj aranĝoj ni ofte estas konfrontataj kun la repliko: ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistas? Tiu pruvon donas la sindonemaj estraranoj kaj unuopaj membroj kiuj helpas nin esti videblaj. Koran dankon al ili! Ĉiuj niaj membroj estas ege bonvenaj apogi nin, partoprenante en la eventoj. Niaj ceteraj klubaj aktivecoj paŭzos dum la somero, kaj mi deziras ĉiuj niaj membroj bonan someron! Ileana Schrøder 3
4 La jarkunveno 2014 Dum la semajnfino de aprilo okazis la 106a jarkunveno de DEA. La jarkunveno komenciĝis sabate postagmeze kun 30 partoprenantoj, kaj la programo havis du elstarajn prelegantojn. D-ro Ulrich Lins prelegis pri la dana Esperanto-movado tra la okuloj de Gestapo. La prelego estis bazita sur dokumentoj kiuj troviĝas en la Federacia Arkivo en Berlino, kaj koncentriĝis pri la demando kiel la naciaj autoritatoj SS/Gestapo traktis la danan movadon. La prelego tuŝis ankau la evoluon de la movado en kelkaj aliaj eŭropaj landoj dum la milito, komencante per la fakto, ke en 1936 la nazia Germanio likvidis sian Esperanto-movadon, kaj tuŝante komparocele ankaŭ Nederlandon, Francion, Norvegion kaj Hungarion. La dua prelego kiun Mirejo Grosjean faris, trakrtis la temon: UN, UNESCO: multekostaj establoj au valoraj renkontiĝoj? Mirejo montris bildojn precipe de la sidejo en Genevo kaj rakontis pri siaj spertoj, dum ŝi reprezentis UEA en 2009 kaj 2010 dum kelkaj sesioj kiuj tuŝis la lingvajn homajn rajtojn. Ŝi prezentis la temon inkludante amuzajn anekdotojn kaj montrante belajn fotojn de la imponaj vidindaĵoj en Ĝenevo.La konkludo estis evidenta: estas grave ke UEA partoprenu kaj kontribuu al la laboro de UN kaj UNESCO kaj tre laudindas la kontribuo de niaj volontulaj reprezentantoj. La tago finis per festa bankedo, kaj la sekvan tagon DEA okazigis sian ĉefan jarkunvenon. La prezidanto pozas kun la prelegantoj de la jarkunveno 4
5 Jarraporto de DEA por 2013 La jaro 2013 ne estis tiel plena de agadoj kiel la jaro 2012 kiu estis la jubilea jaro. Tamen ni daŭrigis niajn kutimajn aktivecojn. Dum la jaro ni partoprenis en diversaj aranĝoj: En februaro ni kiel kutime partoprenis en la forio Krop-Sind-Ånd en Falkoner Centro kun diveraj informaj materialoj. En junio ni por la unua fojo partoprenis en la popola renkontiĝo (Folkemøde) en Bornholm, kie nia membro Jonas Dalmose ĉeestis kadre de la ombrela organizo Fredsministeriet, en kiu DEA estas membro, kaj li sukcese reklamis pri nia lingvo. La programo de la dana radio P4 intervjuis lin pri la lingvo. En aŭgusto ni partoprenis en la foiro Smag verden organizita de la Komunumo de Kopenhago, ĉi-foje en Prags Boulevard kie ni havis je dispono budon en trakvila parto de la foiro, kie ni povis informi la interesitojn pri nia movado. Same en aŭgusto ni bonvenigis la polan grupon Sadeszane sub la gvidado de Halina Komar, prezidinto de la pola landa organizo. DEA estis la kunordiganto de la gastigado inter la dana kaj la pola organizoj. En novembro ni denove partoprenis en la Librofoiro en BellaCentro. Bedaŭrinde ni ne sukcesis starigi prelegvesperon la 21an de septembro (la Tagon de Paco) kune kun niaj kunaranĝantoj, ĉar lastmomente la gasto el Turkujo, jurnalistino, kiu akceptis alveni al Kopenhago kaj paroli pri aliaj eblecoj de demokrata agado, decidis ke ŝia partopreno en tia aranĝo estus tro danĝera por ŝia daŭra vivo en Turkio. DEA ne sukcesis akiri subvencion pri Grundtvig-projekto kunlabore kun aliaj esperantistaj asocioj, sed ni denove ĉi-jare sendis projekton kun peto pri subvencio kaj fine de aprilo ni sendos novan projekton kune kun kelkaj aliaj organizoj. Kunlabore kun KEK, DEA aranĝis ege sukcesan Zamenhofan feston la 15an de decembro kun partopreno de familioj kun infanoj kaj agrabla muzika postagmezo. Bedaŭrinde ni konstatas ke la membronombro de nia asocio malkreskas. Eĉ se ankaŭ aliaj asocioj spertas la samon (ankaŭ UEA), ni tamen devas 5
6 klopodi plifortigi kaj energie varbi novajn membrojn, kiel ankaŭ la prezidanto de KEK emfazas en sia raporto. Precipe ni devas ĝentile klopodi ke la lernantoj spertu internacian etoson, aliĝante al iu internacia evento, kio estas la plej bona reklamilo por sperti la eblecojn de la movado. Por pliaktivigi kaj vigligi la movadon, UEA starigis kurson nomita AMO (Seminarioj Pri Aktivula Maturigo). La unua seminario okazis en marto de la 22a ĝis la 24a en Hungario. DEA sponsoris unu el niaj junuloj al tiu seminario, kiu spertis por la unua fojo internacian renkontiĝon. Li venontmonate rakontos en KEK pri ĝi kaj la akiritajn spertojn. Alia atingo estis la eldono de la bibliografio de la fama dana komponisto Carl Nielsen, kiun sukcese preparis por la eldonado nia agema samideanino Betty Chatterjee Fine mi dankas miajn kolegojn de la estraro pro ege bona kulaboro dum la pasinta jaro, kaj niajn membrojn kiuj daŭrigante sian membrecon apogas nian laboron! Eksteraj rilatoj Krom esti membro de la reprezenta komitato de la UN-Asocio, kaj membro de K. U. K. S., la ombrela asocio de danaj kaj alilandaj kulturaj asocioj, ni estas membro de NETOP, ombrela organizo de Kleriga Ligo (Oplysningsforbund) kaj de Fredsministeriet, ombrela organizo de asocioj pri paca movado. Informado Esperanto en Danio Nia revuo Esperanto en Danio aperis 4-foje dum la jaro Ni devis bedaŭrinde malaltigi la elsendadon de 5 al 4 fojoj pro la daŭra plialtigo de la sendokostoj. Dum la lastaj 10 jaroj ni ricevis subvencion de Bladpulje, pro la plialtigo de la sendokostoj. Entute de la jaro 2004 ĝis la jaro 2013 ni ricevis subvencion de dkr. sed de 2014 la registraro decidis nuligi tiun subvencion. Ŝajnas ke alvenis la tempo decidi pri reta elsendo de nia revuo estonte por tiuj membroj kiuj havas retaliron. 6
7 Fejsbuko La fejsbuka paĝo Amikoj de la Dana Esperanto-Asocio estas vigle prizorgata de Betty Chatterjee. Hejmpaĝo La tekniko de nia hejmpaĝo estas sufiĉe malnova, tial ni komencis la laboron por plimodernigi ĝin. Gazetartikoloj Raportas J. S. Larsen En multaj bibliotekoj oni povas senpage uzi la retpaĝon Infomedia, per kiu oni povas traserĉi ĉiujn danajn periodaĵojn depost 1990 gazetojn kaj revuojn, tutlandajn kaj lokajn kaj vidi la tekstojn. Serĉante la jaron 2013 per la vorto esperanto, oni ricevas entute 87 artikolojn, el kiuj 16 estas el tutlandaj gazetoj, 43 el regionaj kaj lokaj gazetoj kaj 21 el retaj fontoj, plejparte ripetoj de informoj el la gazetoj. La regionaj gazetoj ĝenerale donas la impreson ke Esperanto estas pasintaĵo (kaj en du revuaj artikoloj Esperanto rolas en infanaĝaj rememoroj). Sjællandske Næstved citis artikolon de 1938, laŭ kiu la 30a dana jarkongreso okazos en la pentekosto kun 175 partoprenantoj el la tuta lando plus nombro da eksterlandaj gastoj. La nombron de regiongazetaj artikoloj altigas ankaŭ la nekrologoj: Dum la jaro mortis la esperantoparolantoj Svend Aage Hvass en Aarhus, Anna Zofie Hansen en Høng, Lilly Laustsen en Nørresundby, Birgit Gårn en Silkeborg kaj Ludvig Hovelsø en Aalborg. Sed esperantistoj povas esti longvivaj: La 29-an de oktobro centjariĝis Børgine Gottschalch en Langå! Rimarkinde estas, ke nur kelkaj el la menciitaj personoj estas konataj al ni kiel membroj. Inter la tutlandaj gazetoj, la plej oftaj mencioj (5) estis en Jyllands-Posten. Profesoro Bent Jensen menciis en recenzo ke eĉ eĉ io tiel sendanĝera kiel la esperantistaj kaj filatelistaj asocioj estis dissolvitaj en orienta Eŭropo dum la komunismo. En alia artikolo Martin Ågerup, direktoro de la pensfabriko Cepos, pledis ke la plejbono estas malamiko de la bono, interalie per la argumento ke malmultaj emis lerni Volapukon kaj Esperanton, do eble ili tamen ne estas tiel perfektaj kiel oni asertis. Sed krom tio estis tre pozitiva recenzo de la ekspozicio Domo de Eŭropa 7
8 Historio en Ekzilo en Bruselo. Tiu ankaŭ estis priparolita en la revuo Arkitekten, eĉ kiel la plej bona ekspozicio de Ambaŭ artikoloj, tamen, estis tradukaĵoj el la Angla. Plue menciindas ke lokaj gazetoj en Køge kaj Roskilde raportis pri prezentado de la koruso Verdens Sirener kiuj kantas ankaŭ en Esperanto, kaj artikolo pri la lernantoj de Tove Bak en JyskeVestkysten Kolding. Ankaŭ estis du artikoloj pri planlingvoj ĝenerale, en Lolland-Falsters Folketidende kaj en la porinfana sekcio de Weekendavisen. Kaj fine en Weekendavisen estas menciita la interesa blogo Island a wrote story de la aŭtorino Hanne Højgaard Viemose, debutinta en 2011 per la favore recenzita Hannah. En Islando ŝi eklernis Esperanton kaj helpis ĉe la UK. Libroservo Raportas Arne Casper La librovendado vendas pli-malpli same multe kiel dum la lastaj jaroj, sed estus dezirinde se niaj membroj aĉetus pli da libroj, apogante tiamaniere nian esperantan literaturon. Ni vendas precipe lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankau nian novan eldonajhon: la bibliografio de la fama komponisto Carl Nielsen. Ĉefdelegita laboro Raportas Arne Casper La nombro de individuaj membroj furoris en 2011, verŝajne pro tio ke UK okazis en Kopenhago. Tiam la nombro de individuaj membroj de UEA transpasis la limon de 100 membroj. Poste la membronombro malkreskis kaj stabiliĝis al 80 membroj. Rimarkinde estas ke 10 niaj membroj apogas la laboron UEA aliĝinte al Societo Zamenhof. ILEI (instruistoj) Raportas Bent Jensenius Dum la jaro 2013 en Kopenhago la ILEI-sekcio organizis instruadon kun 3 instruistoj kaj 3 diversaj niveloj. Aŭtune aliĝis pluraj kursanoj al porkomencanta kurso, sed post kelkaj monatoj multaj rezignis. Ni spertas ofte ke kursanoj rezignas post iom da tempo, kiam vidiĝas ke la baza nivelo de la kursanoj diferencas. 8
9 Plej efika maniero motivigi al daŭra lernado estas ke la kursanoj partoprenu en internaciaj aranĝoj kie ili povas sperti la lingvon kaj la interesajn renkontiĝojn. Ankaŭ en Kolding kaj Ålborg pludaŭras kursoj. La sekcio nombras 16 membrojn. DEJO Dejo havas bedaŭrinde nur kelkajn membrojn, precipe juna italdevena membro kiu lastatempe vigle aktivas. Ankaŭ lastsomere oni ĉeestis dum la Roskilde Festivalo kun helpantaj junuloj en internacia etoso. Jarraportoj de la Kluboj KEK Kopenhago Raportas Peter Wraae Dum la jaro KEK organizis plurajn eventojn, depende de la intereso de niaj membroj, kaj de tio kion ili ŝatis diskonigi. La aktivecoj pritraktis jenajn temojn: Vojaĝprelego Prelego pri Diversspecaj Vesperoj kie oni Ludovesperoj Prelegoj precipe por komencantoj. pritraktis kongresoj ekskursoj novelojn Kune kun DEA ni organizis Zamenhofan feston kun gastoj el Svedio. La informoj pri niaj aktivecoj okazis pere de la reto kaj Ponto, liu aperas ĉiun trian monaton. Ĉiusemajne ni sendas informojn pri la venonta lunda kunveno. La membronombro bedaŭrinde falas, precipe ĉar niaj pli maljunaj membroj forpasas. La socia evoluo bedaŭrinde ne favoras al Esperanto, kaj ni ne atingas tiel facile novajn membrojn. Tio instigas nin esti pli videblaj al la ekstera mondo, por krei pli da intereso pri la lingvo. Pri tio ni laboras ege intense kun DEA, partoprenante ĉe diversaj ekspozicioj, foiroj kaj kulturaj aranĝoj. Ni klopodas renkonti homojn kie ili estas kaj paroli pri la mirinda ideo malantaŭ nia internacia lingvo. La malfacilaĵo varbi novajn membrojn ne igu nin rezigni, sed instigi nin al pacienca laboro. 9
10 Mi vojaĝis dum 2 monatoj tra Ĉinio kaj Nepalo, ĉiam pere de Esperanto. En Nepalo tio donis eĥon en la ekstera mondo, verŝajne ĉar mi prelegis pri Danlando kaj ĉiam finis rakontante pri Esperanto. Ni esperu ke tiu etoso estiĝu ankaŭ en nia lando. Dum mia vojaĝo mi povis rete teni la kontakton kun la Klubo, escepte de periodo en Ĉinio, kie manks reta kontakto. Feliĉe nia estrarano Jens Larsen helpis min. Fine mi volas danki la estraron por la bona kunlaboro dum la pasinta jaro. Århus Esperanto-Klubo Raportas Stanislaw Mielczarek La jaro 2013 estis iom pli bona por nia klubo. Nia multjara membro Nikoline Fiora pro la malbona sanstato malmembriĝis, sed ni ekhavis 4 novajn membrojn. Dank al privata Esperanto-instruado fare de Erik Kjær membriĝis liaj 2 kursanoj: Benjamin Højvang Jacobsen kaj Benjamin Svejgaard. Ankaŭ Erik Kjær mem membriĝis. Fine de la jaro membriĝis Azhar Shah. Do, nia klubo havas nun 25 membrojn. La nova kunvenejo en Folkestedet estas bona. Ni havas kuirejon tuj apud nia ĉambro. En la apuda ĉambro pendas videoprojekciilo. Ni povas do projekcii fotojn, filmojn ks. En Folkested aktivas multaj asocioj, do foje estas parkumproblemoj. Tial fine de la 2013-a jaro ni decidis, ke nia kunventago en estonteco estu la lasta vendredo de ĉiu monato. Ni esperas, ke tiu tago estos pli konvena. La partoprenado en la kunvenoj estis sufiĉe bona. Venadis eĉ klubanoj, kiuj loĝas sufiĉe malproksime de Århus. La temoj de la kunvenoj estis diversaj, interalie Henryka kaj Stanisław Mielczarek prenis nin en vojaĝon al la belega Kroatio, kiu sendependiĝis en la jaro Grethe Kvist kaj Erik Hjorth rakontis pri sia tre interesa vojaĝo al SanktPeterburgo, Rusio. La Somera ekskurso 2013 estis ekskurso al lokaj vidindaĵoj en Århus, nome Den Gamle By kaj artmuzeo Aros. En decembro ni havis Zamenhofan-Kristnaskan feston. Stanisław 10
11 Mielczarek konatigis nin kun la vivo kaj sorto de la plej juna filino de Ludwik Zamenhof Lidia Zamenhof ( ). Per varma vino (ankaŭ senalkohola), pombulkoj, kuketoj, kafo/teo kaj kristnaskaj historieto kaj kantoj ni adiaŭis la jaron Dankon al vi ĉiuj por bona kunlaboro en la 2013-a jaro kaj ni esperu, ke la kuranta jaro ankaŭ estos bona! Nordjutlanda Esperanto Klubo, Aalborg Raportas Ejnar Hjorth En 2013 ni estis 21 membroj, do estas pluso de 1 membro, kompare de la pasinta jaro. Post la ekspozicio en Aalborghallen, mi ricevis 20 retpoŝtajn adresojn de homoj, kiuj esprimis intereson pri esperanto. Mi skribis al ĉiuj kaj invitis ilin al kurso. Kvar venis kaj jam komencis studi esperanton. Kelkaj aliaj deziras havi informon, kiam ni komencos regulan kurson en la aŭtuno. La plej grava afero por la kluboj estas informi pri esperanto kaj oferti instruadon. Se ni ne faras tion, la kluboj mortos. Ni jam spertis tion en Danio. Por eviti tion estas bona ideo partopreni en ekspozocioj. Ni ja havis sukceson. Antaŭ 25 jaroj ne ekzistis esperanto-klubo en Aalborg. Sed pro tio, ke du personoj el la Aarhus-klubo, Stanislaw Mielczarek kaj Wolfgang Kirschstein, tiam faris budon en Aalborghallen, ni komencis studi esperanton kaj ni fondis la Nordjutlandan Esperanto-Klubon. Do, estis tre sukcesa ekspozicio. La aktiveco de nia klubo estas preskaŭ nur kursoj. Ni havas 3 nivelojn. Entute 12 personoj partoprenas. La jara kotizo estis la sama kiel en la antaŭa jaro. La 31-an de decembro 2013 ni havis kr en la banko. Ni gajnis ekstran monon pere de tombolo. La membroj de la estraro estas: Prezidanto: Ejnar Hjorth Kasisto: Karen Jørgensen Sekretario: Else Hjorth Membroj: Inna Busck kaj Rasmus Jensen Revizoro: Karen Busck Anstataŭanto: Annette Holck 11
12 12
13 Gazeteltondaĵoj Hjemmet: Krucvortenigmo Metier, la duonjara periodaĵo de la ĵurnalistaj studentoj ĉe RUC: Enkonduka artikolo pri Esperanto kun intervjuoj al Michael kaj Victoria Branebjerg, prof-ino Karen Riisager kaj Mette Hjerting Dagbladet Køge + Ugeavisen Køge Onsdag : La arta muzeo KØS en Køge metos la feran skulptaĵon TRANSMISSION II de Kim Grønborg sur la havenan placon de la suda haveno ĝis la 14-a de septembro. Ĝi aŭdigos sonregistraĵojn en la dana kaj Esperanta lingvoj kaj en morso Hjemmet: Krucvortenigmo. Ekde la venonta numero Grete Nielsen ne plu kolektos gazetajn eltondaĵojn, ĉar ni konsultos Infomedia pli ofte ol la revuo aperas. Koran dankon al Grete pro la laboro dum la pasintaj jaroj. Ĉe la unua de majo en Fælledparken kelkaj membroj prizorgis budon. 13
14 Kopenhagaj okazontaĵoj Ĉiuj kunvenoj de Konversacia Esperanto-Klubo, Kopenhago, okazas en la Kulturdomo, Tomsgårdsvej 35, 2400 København NV, ekde la 19-a ĝis la 21-a horo. Prezidanto kaj kontaktulo: Peter Wraae, telefono , retpoŝto 12/5 Mia Fuena Infanaĝo. Betty Chatterjee gvidos. Ni legos la unuan ĉapitron (paĝoj 1-22) de Mia Fuena Infanaĝo Carl Nielsen. Se vi ne jam aĉetis la libron, turnu vin al Arne Casper, kiu havas la stokon. La prezo estas 100 kronoj. 19/5 Filippo Botta: Hungara renkontiĝo. 26/5 Kanta vespero. Gert M. Petersen kaj Bent Jensenius gvidos 2/6 Novela kvizo. Ni legas nekonatan novelon surloke. Bent Jensenius gvidos. 4/6 (merkredo!). Ni manĝos kune en Chilimili je la 12.00, H. C. Andersens Boulevard 12, 1553 København V. Poste ne estos programo. 9/6 Ne estos programo pro la pentekosto. 12/6 (ĵaŭdo!). Ekskurso. La vojo de Zamenhof. Ludoviko Zamenhof gastis Kopenhagon post la UK en Dresdeno en la jaro Dank al la informa artikolo pri la vizito, ni multe scias pri lia vizito, kaj kion la ĉiĉeronoj montris al li kaj la aliaj gastoj. Nu, la 12-an de junio je la 12-a ni renkontiĝu ĉe la informejo de la ĉefstacidomo en Kopenhago, kaj ni sekvos lian vojon. Bonvolu kunporti sandviĉojn, trinkaĵojn, komfortajn ŝuojn kaj ombrelon. Ho jes, nia majstro estis malbonŝanca pluvis kaj pluvis konstante. Betty Chatterjee gvidos. 16/6 Ana Røsum faros kvizon. Tiam estos somera ferio! 18/8 Ni rakontos pri tio kio okazis dum niaj ferioj. Bonvolu kontribui, kaj kunportu fotojn. 14
15 En dana Esperantujo troviĝas trezoro... Ĉu tio estas la unua linio de malbona poemo? Ne, mi nur celis trovi la unuan frapan frazon por artikoleto pri nia ŝajne malatentata trezorejo la libro-servo. Kie situas tia valora trezorejo? En la hejmo de la prezidantino de Dana Esperanto-Asocio, Ileana Schrøder, kiu malkaŝeme volus malplenigi la trezorujon (t.e. la bretaron). Tio okazos ne senpage, tamen laŭ favoraj prezoj. Kvankam la stoko estas ĉefe malnova, tio ne signifas, ke la varoj estas malfreŝaj male. Unu el la juveloj estas la rakontaro, t.e. 'Stokita Vino' de Poul Thorsen eldonita en la jaro Poul Thorsen, kiu naskiĝis en la jaro 1915, estis do 80-jara kiam la libro estis eldonita. Ĝi enhavas amason da rakontetoj ne nur pri liaj vivospertoj kaj vojaĝoj sed ankaŭ pri la diversaj travivaĵoj de aliuloj. La rakonto membiografia En prizono temas pri siaj propraj spertoj, kiam li estis studento. Ĝi komenciĝas per la frazo: Dufoje mi trovis min en prizono. Legante ĝin la tagon post la memorinda prelego de Ulrich Lins en kiu li menciis, ke Poul Thorsen estis kunaŭtoro de la libro Tra Densa Mallumo, mi tuj volis ekscii kial, li estis malliberigata du fojojn. La akuzoj estis bagatelaj kaj hazardaj, sed la traktadoj, kiujn li suferis, estis malhome krudaj. Kiel mondvojaĝanto tra 70 landoj Poul Thorsen inkluzivis multajn rakontojn aŭ eseojn pri malsamaj landoj; Kastilio, Balkano, Rio, Ĝibraltaro, Paska Insulo, Mianmaro, Maroko, Delhi kaj Sri-Lanko. Alloge estas, ke li rakontas pri nekutimaĵoj, ekzemple aŭtopaneo en maroka dezerto kaj babilado plennokta kun rikiŝisto en Mandalejo. En Ekster ĉiuj normoj Poul Thorsen ame skribis pri Peter Manniche, kiu estis estro de Internacia Altlernejo en Elsinoro, kie li mem studis en la jaroj Ili daŭre havis amikajn kontaktojn preskaŭ ĝis Poul Thorsen verkis la rakonton. 15
16 Kion travivas juna petveturantino, kiu estas tre somere vestita? Poul Thorsen ankaŭ tuŝis tian temon en sia rakonto Flankvoje. Tia veturado povus esti danĝera, sed eltrovema junulino scipovas savi sin per nekutima truko. La libro estas humura, saĝa kaj ĝuinda. La lingvaĵo estas defia sed tre plaĉa. Aĉetu kaj senbedaŭre legu ĝin. Prezo 85 kronoj. 2 aŭ 3 ekzempleroj haveblas en nia Libroservo. Tamen la unua legemulo, kiu kontaktos Ileana aŭ Arne rajtos aĉeti ĝin kontraŭ 75 kronoj. 16
17 Nova Esperanto dana vortaro Ĵus aperis nova Esperanto dana vortaro. Ekde tuj haveblas la granda nova Esperanta-dana vortaro de Preben Valdemar Bagger. En 2009 Jacob Nordfalk vizitis Preben Bagger kaj skanis la krudmaterialon por la vortaro ellaboritan de Preben Bagger. Alina Pokhrel en Nepalo transprenis la taskon entajpi la 800 paĝojn en tekstdosierojn. Ekde 2010 Jacob Nordfalk, Jytte Sunekær kaj Peter Weide kontrolis, korektis kaj ampleksigis la materialon. La rezulton de tiu laboro en pdf-formato vi povas libere kaj senpage elŝuti ĉe Pri la ekesto de la vortaro vi povos legi iomete fine de la dosiero. Presita, libroforma eldono estas en preparo. Pro tio la laborgrupo petas, ke oni ne mem printu la dosieron, sed subtenu tiun eldonon per mendo, kiam eblos. Dankon! por la laborgrupo Peter Weide 17
18 Honorigo al Mogens Rude Andersen Panteono origine estis templo dediĉita al ĉiuj dioj. Poste oni ligis tiun nomon al memorhalo por elstaraj personecoj de iu lando. Ekzemple la Panteono en Parizo estis konstruita en la lasta duono de la 18-a jarcento, kaj baldaŭ poste konsekrita kiel tombejo/memorhalo de francaj famuloj, ekzemple François Voltaire, Jean-Jacques Rousseau, Victor Hugo kaj Émile Zola. La ideo starigi interretan Panteonon esperantistan ĉe edukado.net, kies redaktoro estas d-ino Katalin Kováts, realiĝis antaŭ pluraj jaroj. Ĝis hodiaŭ estas registritaj 128 personoj. Komence estis honorigitaj meritplenaj geinstruistoj jam forpasintaj, inter ili jenaj danoj: Lorenz Friis, Mogens Groth, Kirsten kaj Peter Zacho. Sed ekde 2010 ĉiujare la 15-an de decembro edukado.net ankaŭ premie publikigas novajn prezentojn de vivaj geinstruistoj. Sur la listo de la Zamenhofa Tago 2013 aperis jena nomo: Mogens Rude Andersen, esperantisto ekde septembro Okaze de tiu honorigo mi deziras tutkore gratuli al Mogens Rude Andersen, kiu nun troviĝas en la listo de meritplenaj personoj de la Panteono, ĉar tion li absolute meritas. Li estas tre diligenta, lerta kaj preciza persono, kiu ĉiam estas preta helpi multajn esperantistojn. Efektive li estas unu el la plej kompetentaj esperantistoj en Danio. Laŭ mi la danoj ne sufiĉe utiligas lian talenton. Entute la Esperanto-movado estus en pli bona situacio, se ĝi pli bone scius utiligi la nomojn/personecojn en la sino de la EsperantoMovado mem, kapablajn lerte informadi la mondon ekster la Esperantomovado. Fine, mi deziras ankoraŭfoje tutkore gratuli al Mogens Rude okaze de la elekto. Birthe Lapenna 18
19 Atentu kolektantoj La ekspozicio Esperanto kaj kolektado interesiĝas pri viaj kolektoj. La 27-an de septembro en 2014 (kadre de tutlanda filetala ekspozicio) okazos ankaŭ inaŭguro de nova tutjara ekspozicio kun la supra temo en la Esperanto-Muzeo Svitavy en Ĉehio. Por ke ĝi estu laŭeble plej kvalita kaj bunta, la organizantoj bonvenigus kunlaboron de Esperantokolektantoj! Ni serĉas interesiĝantojn, kiuj pretus senpage disponigi por unu jaro elekton el siaj kolektoj. Bona pritrakto kaj protekto kontraŭ damaĝo aŭ ŝtelo estos prizorgita. Nomoj (kaj laŭ interkonsento fotoportretoj) de la ekspoziciantoj estos videble menciitaj. ĈEA pretas repagi sendokostojn de la pruntedonantoj kaj siakoste ankaŭ bonorde resendi la materialojn post fino de la ekspozicio. Ni serĉas ekspoziciaĵojn en la sekvaj kategorioj: 1) Esperantaĵoj (prioritate filatelaĵoj: poŝtmarkoj kaj kovertoj, kaj tridimensiaj objektoj (suveniroj kun Esperanto-motivoj, kuriozaĵoj) sed ankaŭ insignoj, glumarkoj, medaloj, kalendaroj ktp (ne tiom bildkartoj, krom historiaj ĝis 1939). 2) Kion kolektas esperantistoj specimenoj el diverstemaj kolektaĵoj pri NEesperantaj temoj: ekz. moneroj kaj bankbiletoj, artaĵoj, popolmetiaj objektoj, folkloraj pupoj, ludiloj ĝenerale ktp. 3) Kuriozaj suveniroj el eksterlando. Bonvolu sendi vian ĝeneralan oferton al la jena adreso: (kun priskribo kaj laŭeble fotoj de la ekspoziciaĵoj). Nur post konkreta interkonsento bv. sendi la elektitajn objektojn. Alikaze ĈEA ne garantias kovron de sendokostoj aŭ ekspoziciigon. Eblas kompreneble ankaŭ persona transdono en Svitavy (aŭ dum Regiona renkontiĝo en Litomyšl). Dankon por via komprenemo, ni antaŭdankas vian intereson, kaj antaŭĝojas pri la kunlaboro! [Ret-Info] 19
20 Jubilea kongreso de EEU Rijeka (Kroatio) julio 2014 La deka jubilea kongreso de EEU diskutos pri la temo Justa Eŭropo justa lingva solvo en EU kion aparte substrekis en sia deklaro la kroata prezidento Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidenta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Li diris ankaŭ ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj, paco kaj amikeco, kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis delegitaron de EEU al aparta akcepto kiun li faros en junio ĉi-jare. Kroatio estas la plej nova membroŝtato de EU kaj havas verŝajne la plej fortan tradicion de Esperanto inter ĉiuj EU-membroŝtatoj. La jugoslavia eksprezidanto Tito, kroato, parolis Esperanton, kaj aŭspiciis UK-on en Zagrebo en 1953; la kroata ŝtatprezidanto Stjepan Mesić aŭspiciis UK-on en Zagrebo en En Kroatio esperantistiĝis esperantistaj famuloj kiel 20
21 Ivo Lapenna kaj Tibor Sekelj kaj de tie devenas multaj aliaj gravaj agantoj por la internacia Esperanto-movado. De tie devenas la Zagreba Metodo de instruado de Esperanto, proksimume duono de ĉiuj teatraj aktivadoj en Esperanto dum la ĝisnuna historio, kaj granda daŭra informado pri Esperanto al la ĝenerala publiko. Aliĝu do al escepte interesa kongreso, kontribuu al viglaj diskutoj pri la ĉeftemo pri kiu prelegos ankaŭ neesperantistaj fakuloj kaj superaj politikistoj. Ne nur ke vi havos la okazon serioze partopreni en grava esperantista kunveno, kies rezultojn sekvos la ĝenerala ĵurnalistaro en Kroatio, sed vi povos ĝui ankaŭ abundan kulturan programon: ĉiutage vespere okazos koncerto aŭ teatra spektaklo, kaj dumtage estos pluraj ebloj viziti kulturhistoriaĵojn en Rijeka inkluzive de nova moderne konstruita moskeo. Venu do al bela mediteranea regiono, Adriatika marbordo kaj spertu belegan naturon en facile atingebla parto de Eŭropo. Kompreneble en tia bela ĉirkaŭaĵo, en unu el la plej famaj turismaj regionoj de Kroatio, atendas vin ankaŭ pluraj ekskursoj, ĉe-maraj kaj montaraj. La tuttaga ekskurso gvidas vin al ĉarmega ĉirkaŭaĵo de Rijeka, kaj vi povas aliĝi ankaŭ al 4-taga antaŭkongreso. Informoj pri la kongreso: Sandra Schweder Turista vojaĝo al Bona Espero La bieno-lernejon Bona Espero en Brazilo mi vizitis ĉi-vintre. Ĝi situas en altebenaĵo 230 km norde de la ĉefurbo Brasília. La vojaĝo estis organizita de Esperantotur en Bydgoszcz kaj daŭris unu monaton ekde meze de decembro. Mi partoprenis malgrandan grupon de ses personoj, kiun gvidis la UEA-estrarino Barbara Pietrzak. Krom Bonan Esperon ni ankaŭ vizitis la urbegojn Brasília kaj Rio de Janeiro. 21
22 Esperantistoj ĉe gastodomo en Bona Espero Bona Espero estis fondita en 1957 de brazilaj esperantistoj kiel sociala institucio por infanoj, kaj ekde 1974 la paro Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia estis ĉefaj prizorgantoj. Ili evoluigis Bonan Esperon al moderna lernejo-internulejo, kie multaj infanoj el malbonaj kondiĉoj inkluzive orfojn ricevis edukadon en familia rondo. Sed tiu unikaĵo en la Esperantomondo nun estas en fazo de ŝanĝiĝo. La bezono de tiutipa institucio ne estas tiom granda kiel antaŭe pro la evoluo de la brazila socio, kaj ĉi-vintre loĝis tie nur tri infanoj. La brazilaj esperantistoj nun diskutas restrukturigon de Bona Espero por fari el ĝi veran Esperantan Kultur-Centron. Vidaĵo el Bona Espero trans la savano al Morro Baleia (Monto Baleno) Nia vizito en Bona Espero estis ero de tiu evoluigo. Antaŭe multaj eksterlandanoj vizitis kiel laborantaj volontuloj, sed ni estis la unua vera turista grupo. Ni ĝuis tri-semajnan restadon en tre afabla etoso. Multaj brazilanoj, interalie kelkaj antaŭe tie loĝintaj infanoj, vizitis la bienon dum la kristnaska kaj novjara festoj. Ankaŭ la antaŭa pola televida ĵurnalisto Roman Dobrzyński estis en Bona Espero. Li multfoje vizitis kaj konatigis Bonan Esperon per televidprogramoj kaj libro. Por ni li estis sperta gvidisto kaj instruisto. 22
23 Situanta en la brazila savano je alteco de ĉirkaŭ 1200 m la klimato estas milda. Dum nia norda vintro tie estas pluvsezono, kio signifas ke la savano iĝas verda kun multaj floroj kaj birdoj. Ne pluvas la tutan tempon kaj la suno ofte kaj forte brilas. En la ĝardeno maturiĝas mangoj kaj bananoj, sed troviĝas ankaŭ aliaj fruktoj. Bona fonto donas puran akvon, kaj preskaŭ ĉiutage mi naĝis en la akvorezervujo aŭ en proksimaj riveroj. Bona Espero havas propran akvofalon je piedira distanco, kaj en la regiono situas nacia parko kun multaj akvofaloj kaj aliaj vidindaĵoj. Akvofalo en Rio Mulungú sur la tereno de Bona Espero En Bona Espero troviĝas riĉa kolekto de la Esperanta literaturo. Kiam pluvis mi legis el tiu kolekto, kaj vespere ni ofte rigardis filmojn kun komentoj en la lingvo internacia. Speciala memorindaĵo estis kiam brazila paro, kiuj intencas komenci novan vivon en Bona Espero, invitis nin al ilia nupto en tao-inspirita templo najbara. Mi esperas ke estos sukcesa la transformiĝo al Kultur-Centro, kie esperantistoj el diversaj mondopartoj povos veni. Mi ja tre ĝuis la restadon en Bona Espero, kaj esperas ke ankaŭ aliaj havos tiun eblecon. La vojaĝo finiĝis per kelktagaj vizitoj en Brasília kaj en Rio de Janeiro gvidataj de spertaj lokaj esperantistoj. Flore dekoraciita Zamenhof ĉe Bona Espero Martin Häggström 23
24 Mallongaj notoj En Aŭstralio estis lanĉita la 5-an de aprilo ETV interreta Esperanta Televido je la adreso Alklako tie kondukas al kiu estas gastiga retejo de malgrandaj televidkanaloj. Ĝi do estas multe pli modesta provo ol la siatempa, forvaporiĝinta ITV en Brazilo. Tamen jam estas pluraj spektindaj eroj en ETV, ekzemple La koko aŭ la ovo? de la (duone) dana artisto Daniel Salomon. ISAE nun malfermis en la retejo publikan interretan arkivon de Scienca Revuo de la postmilita periodo kun pli ol 2000 artikoloj. La artikoloj estas skanitaj en simpla, senteksta bilda formato, sed la retejo donas eblon pri serĉado laŭ nomo de la aŭtoro kaj titolo de la artikoloj. La skanado de la artikoloj realiĝis danke al la kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg. La prezidanto de Skota Esperanto-Asocio, Francesco Maurelli, invitas al la 1-a tutkelta Esperanto-kongreso, kiu okazos kadre de la 109a skota Esperanto-kongreso en Pitlochry, Skotlando, ekde la 6a ĝis 11a de junio 2014: Vi havos la unikan ŝancon partopreni en kongreso kun ambau la plej malalta cifero (ja temas pri la 1a tutkelta kongreso) kaj la plej alta (109a skota kongreso!). La programo estas bunta - distra, kleriga, kaj kapabliga, kaj la mirindeco de Skotlando ravos vin. Nepre partoprenu! Ole Therkelsen invitas al somera kurso pri Martinus: La 26an de julio ĝis la 2a de aŭgusto eblos kune kun aliaj esperantistoj studi la analizojn de Martinus. La kurso okazos en la Martinus-Centro de Klint, Klintvej 69, 4500 Nykøbing Sj. ĉemara urbeto kiu situas ĉ 3 horojn for de Kopenhago. Al somera kursosemajno de la centro venas kutime ĉ 200 homoj, ĉefe el la skandinavaj landoj sed dum kelkaj semajnoj estas instruado ankaŭ en la angla, germana, hispana kaj Esperanto. Krom prelegoj, studgrupoj, diskutrondoj kaj ĉemaraj promenadoj eblas bone manĝi kaj amikumi en la vegetara restoracio de la centro. Al la programo de la Esperanto-grupo kontribuos i.a. Jonas Dalmose, Mathias Dalmose, Hokan Lundberg kaj Henning Sato von Rosen. Por pli da informoj kaj prezoj, vidu aŭ skribu al [email protected]. 24
25 Konferenco de ILEI La 47-a Konferenco de ILEI okazos en Montevideo, julio La Leĝa Palaco en Montevideo (Palacio Legislativo, urugvaja parlamentejo) permesis, ke la solena inaŭguro de la 47-a konferenco de ILEI povos okazi en la Palaco lundon antaŭtagmeze, la 21-an de julio Gratulon al LKK de ILEI pro ĉi tiu grava atingo. En Palacio Legislativo kunsidis la Ĝenerala Asembleo de Unesko en la jaro 1954, kiam ĝi akceptis la unuan rezolucion de Unesko pri Esperanto. ILEI konferencas ĉi-jare en Montevideo omaĝe al la 60-a datreveno de tiu evento. La kulturan gravecon de la konferenco de ILEI oficiale agnoskis la urugvajaj ministerioj pri edukado kaj kulturo kaj pri sporto kaj turismo. Aŭspicias ĝin la Nacia komisiono pri Unesko kaj la ŝtata Universitato de la Respubliko. Interesiĝon kaj emon partopreni en la konferenca simpozio pri la temo Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj esprimis la regiona oficejo de Unesko en Montevideo, Lingvistika Instituto de la Humanistika Fakultato kaj aliaj neesperantistaj koncernatoj. Krom la solena inaŭguro, la cetera konferenca programo ĉefe okazos en la Ateneo de Montevideo en la urbocentro, kulturinstitucio aĝa proksimume kiom Esperanto. Je 15-minuta promendistanco troviĝas la hotelo Los Angeles kie plejmulto de la konferencanoj loĝos. Tie okazos la unuataga (sabaton, la 19-an de julio) akcepto de konferencanoj kaj la ILEI-tradicia interkona frandvespero. 25
26 La lastan konferencan tagon, la 25-an de julio, estos organizita komuna veturo al Bonaero por UK kun dumvoja ekskurso tra la historia urbo Colonia (okcidente de Montevideo): buse ĝis kaj tra Colonia kaj prame ĝis Bonaero. Tuttaga ekskurso dum la ekskursa tago (mardo, la 22-a de julio, mendilo publikigota) gvidos orienten, al Punta del Este Casa Pueblo Piriápolis Estancia Renacimiento Atlántida kun tagmanĝo en tipe urugvaja Estancia Renacimiento. Aliaj promenaj kaj busaj ekskursoj tra Montevideo mem ebligos konatiĝon kun ĝia kultura kaj arkitektura riĉeco. Bonvenon! Por aliĝi: Aliĝkondiĉoj: Pri la konferenco: Radojica Petrović, Sekretario kaj estrarano pri konferencoj, ILEI Esperanto por abiturienta diplomo En la francaj Esperanto-asocioj SAT-Amikaro kaj EspérantoFrance kolektis pli ol subskribojn al petskribo, ke Esperanto estu akceptata kiel nedeviga fako por abiturienta diplomo. En Francio fine de la mezlernejo, 18-jaruloj trapasas ekzamenon kun maksimume tri lingvaj fakoj, devigaj kaj nedevigaj. Inter la nedevigaj estas elekteblaj sesdeko da lingvoj, kelkaj por parola ekzameno, sed plimulto por skriba ekzameno. La francaj samideanoj petas, ke Esperanto estu akceptata por skriba ekzameno, t.e. teksto 30-linia en la fremda lingvo, pri kiu la kandidato respondu kvar demandojn, verku kelkajn liniojn de persona esprimo kaj traduku al la franca dekon da linioj, entute dum du horoj. La nivelo estas inter B1 kaj B2. La petskribon subskribis dekoj da deputitoj, multaj famuloj, urbestroj... vidu: Delegacio kvinpersona: Emmanuel Debanne (kunordiganto de la kampanjo), Guy Cavalier (prezidanto de SATAmikaro), Axel Rousseau (prezidanto de Espéranto-France), François Lo Jacomo (akademiano kaj ekzamenanto) kaj Dorian Reale-Caron (16-jara lernanto), oficiale portis la tuton al la ministerio pri edukado la 21-an de marto. 26
27 La delegacion akceptis Isabelle Robin, oficejestro pri mezlernejoj, kiu mem ne rajtas decidi tian aldonon de abiturienteca fako, sed raportos pri la 70-minuta diskuto al la decidopova direktoro pri mezlerneja instruado (DGESCO) kaj al la konsilistoj de la ministro. Isabelle Robin rakontis, ke kelkajn tagojn pli frue ŝi akceptis kurdan delegacion, kiu same petis, ke la kurda lingvo estu akceptata kiel nedeviga fako en abiturienteca ekzameno. Ŝi memorigis, ke 98 % de la lingvoekzamenoj koncernas 4 lingvojn, do ĉiuj aliaj estas maloftaj lingvoj (inkluzive, ekzemple, la ĉina). Krome tia decido ne estas tiel simpla, ĉar necesas, ke la Ĝenerala Inspektoraro (ministeria instanco, kiu fake respondecas pri la instruado) komisiu respondeculon pri la koncerna lingvo. Dum la venontaj semajnoj ne atendeblas rapida reago de la decidantoj en la ministerio, unue ĉar ili estas okupataj pri la reformo decidita de la ministro Vincent Peillon, due ĉar la 2-an de aprilo 2014 ŝanĝiĝis la ministro (la nova nomiĝas Benoît Hamon). Tamen la delegacio daŭrigos la agadon, kontaktante homojn kaj en la Ĝenerala Inspektoraro, kaj ĉefe en la Supera Konsilio pri Programoj, ekstera konsilanta instanco, parte faka parte politika, kreita en [ 27
28 Supre: Partoprenantoj kunvenejo. de la dana jarkunveno antaŭ la Sube: Esperantistoj sur la Placo de Sankta Petro en Romo, okaze de la Pasko.
Esperanto. en Danio. 13-a jarkolekto n-ro 2 majo Budo kun deĵorantoj en Aalborg
Esperanto en Danio 13-a jarkolekto n-ro 2 majo 2006 Budo kun deĵorantoj en Aalborg Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto-Asocio ISSN 0909-6124 Adreso de la asocio/prezidanto: Ileana Schrøder
bab.la Fraser: Personlig hilsen Esperanto-Dansk
hilsen : ægteskab Gratulojn. Dezirante la ambaŭ de vi ĉiun feliĉon en la mondo. Tillykke. Vi ønsker jer begge to alt mulig glæde i verdenen. par Gratulojn kaj varmajn bondezirojn por vi ambaŭ en via edziĝo.
Esperanto. en Danio. 11-a jarkolekto n-ro 2 Aprilo Partoprenu la Esperanto-manifestacion en Strasburgo! (vidu paĝon 24)
Esperanto en Danio 11-a jarkolekto n-ro 2 Aprilo 2004 Partoprenu la Esperanto-manifestacion en Strasburgo! (vidu paĝon 24) Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto-Asocio ISSN 0909-6124 Adreso
Esperanto. en Danio. 11-a jarkolekto n-ro 1 januaro Jonas kaj pli junas Mathias Dalmose distros nin en la Jarkunveno en Aalborg
Esperanto en Danio 11-a jarkolekto n-ro 1 januaro 2004 Jonas kaj pli junas Mathias Dalmose distros nin en la Jarkunveno en Aalborg Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto-Asocio ISSN 0909-6124
Esperanto. en Danio. 19-a jarkolekto n-ro 2 majo 2012
Esperanto en Danio 19-a jarkolekto n-ro 2 majo 2012 Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto Asocio ISSN 0909 6124 Enhavo Nova defio: Civitana Iniciato...3 Jarraporto de DEA...5 Adreso de la asocio/prezidanto:
Esperanto. en Danio. 12-a jarkolekto n-ro 3 aŭgusto Danaj partoprenantoj en UK
Esperanto en Danio 12-a jarkolekto n-ro 3 aŭgusto 2005 Danaj partoprenantoj en UK Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto-Asocio ISSN 0909-6124 Adreso de la asocio/prezidanto: Ileana Schrøder
Esperanto. en Danio. 23-a jarkolekto n-ro 4 novembro 2016
Esperanto en Danio 23-a jarkolekto n-ro 4 novembro 2016 Esperanto en Danio membroorgano de Dana Esperanto-Asocio ISSN 0909-6124 Adreso de la prezidanto: Peter Wraae Eremitageparken 17 st, C 2800 Lyngby
LA ONDO. de Esperanto Internacia sendependa magazino en Esperanto. Februaro
LA ONDO de Esperanto Internacia sendependa magazino en Esperanto Februaro ¹2 2008 Vortoj de Komitatano Z. INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO 2008. ¹2 (160) Aperas iumonate Fondita en 1909 de Aleksandr Sa arov
Věra Barandovská-Frank: Dialogo kaj interkompreno en interlingvistika laboro de Otto Jespersen. Resumo
Věra Barandovská-Frank: Dialogo kaj interkompreno en interlingvistika laboro de Otto Jespersen Resumo Prof. Otto Jespersen (1860-1943) estis famkonata dana lingvisto. Liaj verkoj Modern English Grammar
N-ro 1 (191) januaro - februaro 2010, XX jaro REDAKTORA VORTO
REDAKTORA VORTO N-ro 1 (191) januaro - februaro 2010, XX jaro Vi estas esperantisto (preska profesia esperanto). u vi travivas pri estonto? esu! Travivu pri nuno. Venontaj problemoj nepre venos. Venos
Digne prepari i al la Zamenhofa Jubileo 2009
Digne prepari i al la Zamenhofa Jubileo 2009 INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO 2007. ¹1 (147) Aperas iumonate Fondita en 1909 de Aleksandr Sa arov Refondita en 1991 Eldonas kaj administras Halina Gorecka
Kosmos. La Kosmologio de Martinus. N-ro Esperanto. Martinus. Martinus: Partikloj, malpleno kaj pensoforto
N-ro 2-2012 Martinus Institut Kosmos La Kosmologio de Martinus Martinus: Partikloj, malpleno kaj pensoforto Martinus: Enkonduko al La Eterna Mondbildo, libro 5 Mogens Groth kaj Mogens Rude: Du fruaj danaj
SUDOKCIDENTA FINNLANDO & EKDE ESPERANTO
SUDOKCIDENTA FINNLANDO & EKDE H U V I A M E R E N R A N N A L L A ESPERANTO D I S T R A Ĵ O J Ĉ E L A M A R O ENHAVO INFO 5TURKU MALLONGE Insularo kaj proksimaj regionoj URBAJ AŬTOBUSOJ Haltejaj simboloj
Monata revuo en Esperanto - Maandelijks - Antwerpen X - erkenningsnr. P ISSN X. 37a jarkolekto, oktobro 2016/10
Monata revuo en Esperanto - Maandelijks - Antwerpen X - erkenningsnr. P005584-ISSN 0772-456 X 37a jarkolekto, oktobro 2016/10 84 Parko 87 Infanludejo 794 www.monato.net Monato, internacia magazino sendependa
Introduktion til Esperanto
Introduktion til Esperanto Indhold Om lernu! Om Esperanto Sprogpræsentation Nogle sætninger 2 6 13 17 Flersproget hjemmeside til at blive informeret om Esperanto og til at lære det. 1 Pri Lernu Indledning
Immigration Dokumenter
- Generelt Kie mi povas trovi la formon por? Var kan jag hitta formuläret för? Spørg efter en formular Kiam estis via [dokumento] emisiita? Spørg hvornår et dokument blev udstedt Kie estis via [dokumento]
Jens Chr. Toft Ellen Bertelsen Britta Svendsen Susan Sørensen. Hans Christensen Kirstine Krogsgaard Viggo Bertelsen Finn Svendsen
Dato: -0-0 Thorup-Klim BK Bane: -- Start: Start Mappenr Jens Chr. Toft Ellen Bertelsen Britta Svendsen Susan Sørensen Amtoft Østerild Langholt Krolf Hjørring Krolf Klub Dommer: Tove Sønderhaven Dato: -0-0
RESULTATLISTE FOR FINALEN - SENIOR
RESULTATLISTE FOR FINALEN - SENIOR Skyttens Navn Bane 1. 2. 3. 4. 5. mel / 1 6. 7. 8. mel /2 9. 1. slut e 1. e 2. e 3. e 4 Peter Hvidbjerg 1,1 1,1 Kim Jensen 99,8 99,8 Birger Groesmeyr 99,7 99,7 Niels
SkytteNummer Navn KredsForeningNavn KlasseProgNavn KlasseNavn SnitDetteÅr AntalDetteÅr 14-55352 Verner Nielsen Ornebjerg Skytteforening Luftgevær,
SkytteNummer Navn KredsForeningNavn KlasseProgNavn KlasseNavn SnitDetteÅr AntalDetteÅr 14-55352 Verner Nielsen Ornebjerg Skytteforening Luftgevær, 15m 1 190,20 5 14-54048 Thomas Jensen Frejlev-Vantore
Resultatliste - DGI Storstrømmen LDM Senior 15m 2014
Side 1 af 7 18:34:49 - DDS SP v.3.14.2.3 RESULTATLISTE DGI Storstrømmen LDM Senior 15m 2014 Veteran Plads Bane Navn Res. 5 6 7 8 9 10 P-finale I alt 1 2 022 Jette Skov Pedersen 394 8 51,6 10,6 10,7 10,4
RESULTATLISTE FOR FINALEN - SENIOR
RESULTATLISTE FOR FINALEN - SENIOR Skyttens Navn Bane 1. 2. 3. 4. 5. mel / 1 6. 7. 8. mel /2 9. 1. slut e 1. e 2. e 3. e 4 Kim Jensen 12 12,3 Susanne poulsen 96,9 96,9 Stig Bjerregård 95,6 95,6 Peter skov
DM Krocket Hold. Vildbjerg den17-18 september. Række C2. Bane 2: XXX XXX Ingen kampe; eneste hold i C2
DM Krocket Hold Vildbjerg den17-18 september Række C2 Bane Navne: Klub: 1: 2: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Preben Vonsil Martin Kristensen Kasper Tykjær Jensen Birgit Jørgensen Agerbæk 1: XXX XXX
Regionsmesterskab 2016 Krolf
1 1 Grethe Laursen SMIFF Harridslev 36 34 27 97 1 K 39 39 Ellen Pedersen Gjerlev Krolf 34 35 33 102 3 K 119 119 Kathrine Uhrenholt Randers Naturmotion 31 37 34 102 2 K 8 8 Lisbeth Thorsager Gjerlev Krolf
,76 Ralph Køster,, Helsingør Firma Idræt ,93 Jan Dahl,, FKBU ,67 Erik Pedersen,, FKS-Odense
Herre M pulje 1 1 4 4 1750 83 21,08 Kim Jensen,, FFFIF 2 2 2 1354 83 16,31 Henrik Sørensen,, FKBU Herre A pulje 1 1 4 4 1184 77 15,38 Regner Sørensen,, Nykøbing Falster Firmasport 2 3 3 1170 67 17,46 Preben
RESULTATLISTE Holmegaard Cup
14-06-2012 21:46:58 - DDS SP v.3.12.6.1 RESULTATLISTE Holmegaard Cup Gevær, 50m. - Mesterskab BK1 1 55104 Tobias Garn Hansen 14-035 Stege Ndr. Skytteforening 200/12 200/12 400/24 2 87091 Tanja R. Wriedt
Jane Stella Winther og Nick Andrés Winther Kristensen Fjordparken 220 8700 Horsens. ret: 23 10-2014. Godsbanegade 1, 1. tv.
ret: 23 10-2014 Navn og adresse Pårørende Godsbanegade 1, 1. tv. Jens Nielsen - Tlf.: 29768036 Mail : [email protected] Tove Nielsen - Tlf.: 75621368 / 24251224 Godsbanegade 1, 1 th. Flemming Hjortlund
Augustenborg Open August Bedste Herre - Firma sport / D.K.e.F. Niels Skipper Fidelitas D.Ke.F
Augustenborg Open 28-29-30 August 2015 Bedste Herre - Firma sport / D.K.e.F. Niels Skipper Fidelitas D.Ke.F. 779 21 Bedste Dame - Firma sport / D.K.e.F. Anja Jensen Fidelitas D.Ke.F. 778 17 Bedste Dame
Vadum Stævnet 15m 2014
Vadum Stævnet 15m 2014 Gevær, 15m. - Mesterskab BK1 1 103892 Kasper Schultz 01-513 Vester Hassing Skf. 199/09 200/05 399/14 G 2 99838 Nicki R. M. Jensen 01-561 Hobro Egnens Skytteforening 199/09 200/00
Danmarksmesterskab for hold
M1 Pulje 1 Bane 1-5 Navne: Klub: 1: 2: 3: 4: 5: 6: 7: 8: 9: 10: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Erik Johnsen Ernst Vedstesen Lyne / Vestjylland Frede Jensen Sinne Johnsen Jørgen Halkjær Jørgen Olesen
Idrætsmødet den 30. april 2011 i Nyborg. Deltagerliste, badminton
Deltagerliste, badminton Henning Simonsen Odense X Uffe Larsen Otto Hansen Karen Sørensen Jan Hansen Finn Schmidt Holger Jensen Preben Løvholm Christensen Morsø Slagelse Aarhus Idræt & Motion I alt 8 deltagere
31.marts 2003 Makkerpar
31.marts 2003 Makkerpar 1. Anne Grethe Svare - Preben Jakobsen 134 2. Hanne Knudsen - Lene Jespersen 129 3. Hans J Ligaard - Ejvind V Rasmussen 118 4. Tove Nedergaard - Per Lund Thoft 116 5. Ole Svinth
Gerlev Open. Bane. Total indv. Placering indv. # Navn: Klub: 1 2 3
21 Kjeld Hansen Gerlev 29 29 25 83 1 Nr- 1. 102 Annelise Andersen Gerlev 28 27 29 84 2 Nr- 1. 53 Tage Bang Gerlev 28 27 31 86 3 Nr. 2. 41 Jytte Rasmussen Gerlev 27 30 30 87 4 Nr. 2 15 Henning Rasmussen
20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads:
M1 Pulje 1 Bane 1-3 Navne: Klub: 1: 2: 3: 4: 5: 6: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Erik Daugaard Sørensen Tåstrup M-V-Sjælland 1: XXX 12 4 3 4 20 1 43 84-41 5 Arne Sørensen Sport 92 Midtjylland 2: 20
Hold Finaler, DGI Sydvest
Række C2 Bane 23 Navne: Klub: 1: 2: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Søren Tanghus Paula Andersen Annie Birkelund Tonny Andersen Vorbasse 4 - C2: C2 1: XXX XXX 0 0 0 2: XXX XXX 0 0 0 0 0 Række C1 Bane
Augustenborg Klubstævne 26 & 27 Januar 2019
Augustenborg Klubstævne 26 & 27 Januar 2019 Damer u/ 60 år Jette Mikkelsen Væltede kegler 364 Herre u/ 60 år Niels Terp Væltede kegler 462 Damer 60 til 70 år Helga Andresen Væltede kegler 436 Herre 60
Landsmesterskab A-rækken
A-rækken A-rækken Hold Årgang Navn Herning GF Licens 1 2 Total Plac. I Maj 63 Aage Christiansen 157 204 361 I Maj 80 Steen Lillegaard 147 159 306 I Jun 84 Jens Vestergaard 140 167 307 I Jan 74 Per Vestergaard
Augustenborg Open & 27 August 2016
Augustenborg Open 25-26 & 27 August 2016 Hold Tid Navn Klub Række Resultat Placering Niere 1 08:30 Hugo Jensen Midtals Ældre 544 2 1 08:38 Anette Jensen Midtals Ældre 523 4 1 08:46 Estrid Schmidt Midtals
Tage Jensen SSK. Krolf 29 31 30 90 1 Erling Christensen Østerild 28 28 35 91 2 Erik Kjeldgaard Klarup Krolf 29 31 33 93 3 Harry Jørgensen Østerild 29
Tage Jensen SSK. Krolf 29 31 30 90 1 Erling Christensen Østerild 28 28 35 91 2 Erik Kjeldgaard Klarup Krolf 29 31 33 93 3 Harry Jørgensen Østerild 29 30 36 95 Jens Peter Christensen Østerild 34 30 31 95
Klubmesterskab
Klubmesterskab - 88 UNGDOM - Allround 100m 0m 800m 00m 3000m 5km 10km Piger 10-11 år GL0305 Louise Dam-Sørensen 77 1 2.41.5 12.30 22.35 Piger 12-13 år GL0499 Trine Sadolin 75 1.14 31.46 GL0297 Lene Norden
RESULTATLISTE Møn Åben Luft GV & Pistol
RESULTATLISTE Møn Åben Luft GV & Pistol DDS SP v.3.13.1.1 Luftgevær, 15m. - Mesterskab BK1 1 99434 Kristian Nørholm Koch 14-001 Nykøbing F. Skytteforening 199/10 200/11 399/21 2 100140 Mette Hansen 14-040
Vinderliste for Lør- og Søndagsstævner Stævne: Række: Navn: Klub:
Vinderliste for Lør- og Søndagsstævner 2017 Stævne: Række: Navn: Klub: Horne 3. september. Nordenskov 12. august. M1 Jan Grenaa Vesterhede M1 Anton Gade Vesterhede M1 Erling Christensen Vesterhede M1 Finn
RESULTATLISTE FOR DDS Storstrømmen Senior Landsdelsmesterskab 15m 2011
Side 1 af 8 StævneProgram 17:32 De Danske Skytteforeninger DDS SP v.2.4.28 November 2010 RESULTATLISTE FOR DDS Storstrømmen Senior Landsdelsmesterskab 15m 2011 Senior 1P Næstved Skytteforening UNG 14-55879
D.M. Enkelmand. Tune 29 juli 17. Navne: Klub: 1: 2: 3: 4: 5: 6: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads:
M1 Pulje 1 Bane 1-3 Navne: Klub: 1: 2: 3: 4: 5: 6: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Erik Daugaard Sørensen Tåstrup M-V-Sjælland 1: XXX Arne Sørensen Sport 92 Midtjylland 2: XXX Poul Olesen Hundborg Nordjylland
Landsmesterskab 2014-2015. A-rækken
A-rækken A-rækken Hold Årgang Navn Haderslev GF Licens 1 2 Total Plac. I Maj 63 Erich Sønnichsen 020341 181 144 325 I Maj 80 Torben Breinbjerg 150859 150 165 315 I Juni 71 Jon de Taeje 171 133 304 I Jan
Strandkrolf. Bane. Placering indv. Total indv. # Navn: Klub: 1 2 3
7 Kirsten Nielsen Ny Thorup Krolf 31 33 33 97 1 D 120 Ruth Bliksted Thorup Klim Krolf 35 32 36 103 2 D 64 Kirsten Fonager Brønderslev Krudtuglerne 38 36 31 105 3 D 67 Helen Stiller Aalborg Krolf senior
RESULTATLISTE Svinninge 15 meter jubilæums stævne
RESULTATLISTE Svinninge 15 meter jubilæums stævne Gevær, 15m. - Mesterskab BK1 1 98646 Tine Sørensen 10-033 Svinninge Skytteforening 200/14 200/09 400/23 G 2 92369 Sebastian Pedersen 10-003 Korsør Skytteforening
Resultatliste. Amtsmesterskab 15 m luftgevær og luftpistol. 8. April 2005 i Skytternes Hus
Resultatliste Amtsmesterskab 15 m luftgevær og luftpistol 8. April 2005 i Skytternes Hus Luftgevær Klasse BK1 1 Stine Rowedder 901-Skytteklubben DSB/ASF 200/11 2 Emil Rowedder 901-Skytteklubben DSB/ASF
DM Enkeltmands stævne.
M1 Pulje 1 Bane 1-2 Navne: Klub: 1: 2: 3: 4: 5: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Grethe Buus Poulsen Sinding - Midtjylland 1: XXX Tommy Risum Jensen Vognsild - Nordjylland 2: XXX Steen Hansen Vesterhede
Georg Metz. Danske billeder. fra 1900 til 2000 ; GYLDENDAL
Georg Metz Danske billeder fra 1900 til 2000 ; GYLDENDAL Illustrationsliste 6 Wilhelm Johannes Heinrich Storm/Lokalhistorisk Arkiv for 9 Roskilde Lokalhistoriske Arkiv 11 Wilhelm Johannes Heinrich Storm/Lokalhistorisk
Turnering 2016 Reg.Sjælland Snitliste 1 afd 1.afd 2.afd 2.afd 3.afd 3.afd 4.AFD4.AFD5.afd Kategori Navn KLUB snit A-B-C PULJE 1
Turnering 2016 Reg.Sjælland Snitliste 1 afd 1.afd 2.afd 2.afd 3.afd 3.afd 4.AFD4.AFD5.afd Kategori Navn KLUB snit A-B-C PULJE 1 Elinor Nielsen Knabstrup 38 39 39 43 34 32 30 36 36,375 d Maiken Ipsen Vig
20 60.80 Leif P. Nielsen 51 14/Aug/84 Brøndby
Allle tiders bedste mænd 100m 1 12.10 Jakob Kjeldgaard 12/Aug/86 Rundforbi 2 12.60 Erik Klitgaard 66 01/Jul/92 Ballerup (-1.3) 3 13.06 Jens Buch Jensen 43 17/Sep/87 Wien 4 13.50 Erik Andersen 47 27/Aug/89
Nr. Navne Klub. 1 runde 2 Runde 3 Runde 0 Finalerunde Finale 0 Omspil
Nr. Navne Klub. 1 runde 2 Runde 3 Runde 0 Finalerunde Finale 0 Omspil 0 103 Søren Olesen Møldrup krolf 26 27 36 89 37 24 Nobby Dyrmose Randers Natur 35 30 25 90 37 37 Henning Christensen Randers Natur
Holdturnering, Finale
Række C2 Bane 25-26 Navne: Klub: 1: 2: 3: 4: 20'ere: Plus: Minus: Ialt: Plads: Sonja Andresen Poul Spaabæk Gunnar Pedersen Johan Andersen Grindsted FFI 6: C2p1 1: XXX XXX 16 16 0 32 40 2: XXX XXX 20 20
